JERUSALEM de William Blake Tri elangligoj William AULD J. S. DINWOODIE Don HARLOW X-Konvencio Pratempe en Anglujo cxu Tramontis tiu piedpar'? Cxu pasxtis sin la Disxafid' Sur angla verdo de l' kampar'? Kaj cxu prilumis Divizagx' Cxi nubajn montojn kun elan'? Najbaris do Jerusalem' Uzinojn sombrajn de Satan'? Donu pafarkon de la or'! Dezirosagojn en saguj'! Al mi la lanc'! La nubojn for! Flamcxaron mian donu tuj! Ne cedos mia mensa lukt', Nek mia glav' ripozos mem, Gxis sur la verda angla ter' Starigxos jam Jerusalem'. Pratempe cxu piedoj tiuj Sur la montverdon anglan pasxis? Kaj cxu la sankta Di-sxafido En cxarmaj kampoj sin malkasxis? Cxu vere pro l' vizagxo dia Lumetis niaj montoj nubaj? Cxu konstruigxis Jerusalem Inter fabrikoj prem-inkubaj? Portu al mi pafarkon mian Orflaman, sagojn de deziro, Kaj lancon! Nuboj, disvolvigxu! Alportu cxaron de sopiro! Ne cxesos mia lukto mensa, Nek glav' en mia man' enuos, Gxis en la verda land' Anglujo Ni Jerusalem finkonstruos. Cxu sur la verda angla land' antikvatempe pasxis Li? Kaj cxu la sankta Disxafid' sin pasxtis placxe en Angli'? Kaj cxu sur nia nuba montar' mieno lumis de la Di'? Cxu inter griza fabrikar' Jerusalemis tie cxi? Al mi la sagoj de dezir': Al mi la ark' el flama or': Al mi la cxar' el arda fajr': Al mi la lanc' -- ho, nuboj, for! Ne cedos mi pri mensa batal', nek dormos glavo en la man' gxis staros, jen! -- Jerusalem' sur bela, verda angla land'. Latin-3 Pratempe en Anglujo ĉu Tramontis tiu piedpar'? Ĉu paŝtis sin la Diŝafid' Sur angla verdo de l' kampar'? Kaj ĉu prilumis Divizaĝ' Ĉi nubajn montojn kun elan'? Najbaris do Jerusalem' Uzinojn sombrajn de Satan'? Donu pafarkon de la or'! Dezirosagojn en saguj'! Al mi la lanc'! La nubojn for! Flamĉaron mian donu tuj! Ne cedos mia mensa lukt', Nek mia glav' ripozos mem, Ĝis sur la verda angla ter' Stariĝos jam Jerusalem'. Pratempe ĉu piedoj tiuj Sur la montverdon anglan paŝis? Kaj ĉu la sankta Di-ŝafido En ĉarmaj kampoj sin malkaŝis? Ĉu vere pro l' vizaĝo dia Lumetis niaj montoj nubaj? Ĉu konstruiĝis Jerusalem Inter fabrikoj prem-inkubaj? Portu al mi pafarkon mian Orflaman, sagojn de deziro, Kaj lancon! Nuboj, disvolviĝu! Alportu ĉaron de sopiro! Ne ĉesos mia lukto mensa, Nek glav' en mia man' enuos, Ĝis en la verda land' Anglujo Ni Jerusalem finkonstruos. Ĉu sur la verda angla land' antikvatempe paŝis Li? Kaj ĉu la sankta Diŝafid' sin paŝtis plaĉe en Angli'? Kaj ĉu sur nia nuba montar' mieno lumis de la Di'? Ĉu inter griza fabrikar' Jerusalemis tie ĉi? Al mi la sagoj de dezir': Al mi la ark' el flama or': Al mi la ĉar' el arda fajr': Al mi la lanc' -- ho, nuboj, for! Ne cedos mi pri mensa batal', nek dormos glavo en la man' ĝis staros, jen! -- Jerusalem' sur bela, verda angla land'.